asturianu | castellano | català | deutsch | english | esperanto | euskara | français | galego | italiano | português | româna | türkçe | ١لعربية |
.
 
 
Rede Renta Básica Red Renta Básica Xarxa Renda Basica Oinarrizko Errenta Sarea Rede Renda Basica Basic Income Network Netzwerk Grundente Rete Reditto Di Cittadinanza Reseau Allocalion Universelle Reto Por La Baza Enspezo Reteau Renta Bazică شبكةالراتب الأساسي
   
 

La Baza Enspezo estas pago farata de la ŝtato, kiel rajto de civitaneco al ĉiu plenrajta membro aŭ loĝanto de la socio, eĉ por tiuj, kiuj ne laboras aŭ ne volas labori kontraŭ pago, senkonsidere, ĉu ili estas bonstataj aŭ malriĉaj; alivorte, sendepende de ĉiaj aliaj enspezofontoj kaj sen ajna rilato kun eventuala hejma kunvivado.

La asocio Reto por la Baza Enspezo aperis en la komenco de 2001 kiel iniciato de kelkaj homoj, kiuj laboris dum pli ol jardeko por antaŭenigi la Bazan Enspezon, ĉu sub ĉi tiu nomo ĉu sub aliaj. Artikolo 4 de la statuto de Reto por Baza Enspezo diras: "la celoj de ĉi tiu Asocio estas antaŭenigi kaj fari pli alireblaj al la publiko studojn kaj sciencajn esplorojn pri Baza Enspezo por atingi pli bonan konon pri ĉi tiu propono kaj ĝia vivipovo". La Reto por la Baza Enspezo estas oficiala sekcio de la Eŭropa Reto por la Baza Enspezo (BIEN) ekde ĝia rekono ĉe la asembleo en ĝenevo la 14-an de septembron 2002.

Ĉi tiu TTT-ejo, kunordigita de Daniel Raventós, celas konsistigi rimedon por homoj kaj grupoj interesitaj pri la bazaj principoj, kaj la akademiaj, sociaj kaj politikaj pravigoj de Baza Enspezo. Ĝi ankaŭ enhavas informojn pri eventoj, iniciatoj kaj diskutoj rilataj al la propono. Bonvolu kontakti .Àlex Boso, Sandra González, Francisco Ramos au Daniel Raventós pri eventualaj iniciatoj aŭ sugestoj por kunlaboro, interŝanĝo de dokumentoj aŭ kiu ajn alia evento rilata al Baza Enspezo.

  ···>> entrar | intro
 
Facultat d'Economia i empresa, Departament de Teoria Sociolňgica, Filosofia del Dret i Metodologia de les CCSS; Torre 4, Planta 1. A la atención de Daniel Raventós (Xarxa Renda Bŕsica). Diagonal, 690. 08034 Barcelona - e-mail